SPIRITA KONCERTO
de Miroslav Smyčka

en Baziliko de Ĉielenpreno de V. Maria, Velehrad, 09.07.2006
enkadre de la 59-a Kongreso de IKUE, 08.-15.7.2006 en Velehrad

Ĉiuj sonarkivoj de la IKUE-kongreso (mesoj, preĝoj...)

Fotoj: IKUE-kongreso - Baziliko - Velehrad

Tiu koncerto estis registrita per komputilo metita en la
navo de la Baziliko: la kvalito ne estas tre bona!
Post ĉiu ero aŭskultebla, bonvolu trovi ligon sub la teksto.


1. Sankta Vencesla' (ĥoralo, devenanta el la 11-a jarcento)
    (esperantigis Jan kaj Karel Filip).
  1. Sankta Vencesla', duko de ĉeĥa land', nia princ', propetu por ni ĉe plej sankta Di'. Kristo kompatu!
  2. De Ĉeĥlando heredanto, rememoru je la gento, ne lasu perei nin eĉ estontojn, sankta Vencesla'! Kristo kompatu!
  3. Jen ni petas helpon de vi; kompatu nun al ni, nin konsolu en trist' ĉiu, sankta Vencesla'. Kristo kompatu!
  4. Bela estas la ĉielo, feliĉega nia celo, viv' eterna, lumo hela de Sankta Spirit'. Kristo kompatu!
  5. Maria, Patrin' sanktega, vi Reĝino potencega, petu por ni por kristanoj ĉe Filkoro, Di-sinjoro. Kristo kompatu!

2. Bibliaj Kantoj, n-roj 1-10, de Antonín Dvořák [Antonio Dvorĵak] (1841-1904)
    (esperantigis Jiři Kořínek, pron. Jirĵi Korĵinek).
  N-ro 1: Nub' kaj nebulo en regproksim' lia - Di justeco kaj juĝ' baz' de trono lia. - Fajro helas de Li kaj ĉirkaŭ Li bruligas malamikojn liajn. - Ekbrilegas tra tuta monda sfero fulm-admon' lia - vidas ĝin ter' kaj tremas tre. - Montoj kiel vakso disfandiĝas antaŭ vizaĝ' Eternula, ĉefreganto tutmonda. - Kaj gloron lian vidas jen ĉiuj terpopoloj.
  N-ro 2: Ŝildo mia, mia kaŝej' jen Vi, vorton de Vi mi atendas. - Pasu for, for de mi; ho, malnobluloj, por ke gardu mi dekalogon Di-donitan. - Dotu al mi forton savontan, ke mi leĝaron vian sekvu ĉiutempe. - Tremas pro timo antaŭ Vi korpo mia, antaŭ via juĝ' timas mi ege tre.
  N-ro 3: Aŭdu, Dio; ho al mia preĝ', ne kaŝu Vin for antaŭ mia pet'. Aŭdu min, atentu min, ĉar en plenda ĝem' petas la anim' kaj tristas mi tre. - Koro en mi malĝojas kaj tim' de morto preme al mi venis, teruro metis sin al mi. - Mi diris do: Ho, se mi havus kolombinflugilojn! Flugus for mi kaj haltus en ripoz'. - Ho, foren mi flugus tiam kaj loĝe restus en dezert'. - Hastus mi tre fuĝi de ŝtorma ventorabo kaj tempesteg'.
  N-ro 4: Eternulo, ho, Paŝtist' - mankon ne havos mi ja kun Li. - Li en verd' de paŝtej' paŝtas min, al kvietaj akvoj gvidas min. - La anim' freŝas per Li, gvidas min Li sur pad' de la justeco por sia nom'. - Eĉ se mi devus do iri tra valo de ombra morto, - mi ne timos la malbonon, estas Vi ja kun mi; via verg', via gvid', tio min konsolas.
  N-ro 5: Dio, Dio, novakante laŭdos mi Vin nun, laŭdos liute kaj psalmojn Vin omaĝajn kantos mi. - En ĉiu tag' sonos mia dank' Vin laŭdanta kaj gloron de via nom' daŭre tra la temp'. - Granda ja estas la Eternulo, inda laŭde-gon kaj lia grandeco sen pov' esti esprimita. - Pri gloro kaj belo kaj via grandioz', aferoj de Vi, Di-mister', parolos do mi. Timigan povon vian, Di'; ĉiuj diskonigados daŭre; kaj mi pri majesteco via kantos por etern'.
  N-ro 6: Aŭdu, Dio, al mia vokado, celas Vin, ho mia preĝ'! Estis rifuĝo mia ĉiam Vi kaj turo firma antaŭ vizaĝo de l' malamik'. - Loĝos mi nun en via tendo por eterna temp', savos min kaŝo sub brako via. - Dio! Dio forta estas Vi, Vin en maten' mi serĉas, Vin soifas la anim', Vin mia korpo sopiras tre tie ĉi en soifega ter' sen guto akva. - Kaj tial por Vi omaĝon fari per ĝojaj lipoj laŭde prikantas gloron vian jen buŝo mia.
  N-ro 7: Apud bordo Babilon-rivera sidis ni ofte tristaj en plor', rememorojn vekis en ni Cion'. - Branĉen kutimis ni pendigadi niajn citrojn je arb', kaj kiam demandi venis tiuj nin, kiuj forkaptis nin, diri al ili la vortojn de l' kant': Kantu al ni iun el kantoj de l' Cion'. Respondis ni nur: Kiel povus ni ja kanti la kanton Di-sinjoran sur ter' de fremdlandanoj? - Ho, se mi forgesos eble Vin foje, ho, Jerusalemo, ho, ho, tiam forgesu dekstra ĉi-man' sian kapablon.
  N-ro 8: Volu rigardi min kaj volu kompati min; ĉar forlasitas mi tre en korĉagren'. - Sufer' de koro mia plimultiĝadas, for de angor' gvidu min. - Savu min Di-kompat'! - Jen mia sufer' en kormizer', min savu via pekpardon'! - Gardu animon, Di', kaj helpu al mi elsavi min el hont'; ĉar al Vi mi fidas!
  N-ro 9: Levas mi okulojn al montoj, kie loĝas mia helpo. - Mia helpo estas Dio, kiu kreis ĉielon kaj teron. - Ne lasu, ho, ke ekmoviĝu piedo via for, ĉar ne dormas ja via gard'. - Aj, dormas ne, nek dormetas Li, kiu ŝirmas ja Israelon.
  N-ro 10: Nova aŭdiĝu kant' por Di-Sinjor', ĉar ja miraklojn faris Li por ni. Dion gloru tuta mondo kaj psalmojn kantu nun! - Mar' sonu kaj ĉio en ĝi; mondregiono kaj ĝia loĝantaro. - Fluoj ĝoju nun, ho, gaju kune montoj en muĝa kantjubilo! - Ĝoju kampo kun ĉiu planto; ĝoju tero, sonu maro kaj viv' en ĝi!

3. Largo el la Opero Kserkso, de G. F. Händel (1685-1759)
    (esperantigis Jiři Kořínek).
  1. Kia la ĝu' vivi en Dia ben' pure sen pekoĝen' ĝis viv' malfru'!
  2. Homa anim' petas pri Di-favor', preĝas el pia kor': Di', savu nin!

4. Preĝo sub Verda Standardo, teksto de L. L. Zamenhof (1859-1917)
  1. Al Vi, ho potenca, senkorpa mistero, Fortego, la mondon reganta, al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero kaj fonto de vivo konstanta, al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, sed ĉiuj egale en koroj Vin sentas, al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, hodiaŭ ni preĝas.
  2. Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, kun dogmoj de blinda fervoro: Silentas nun ĉiu disput' religia kaj regas nur kredo de koro. Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala, kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala, ni staras nun, filoj de l' tuta homaro ĉe via altaro.
  3. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, sed ĝi sin dividis batale; popolo popolon atakas kruele, frat' fraton atakas ŝakale. Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera, redonu la pacon al la infanaro de l' granda homaro.
  4. Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali, por reunuigi l' homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, sed lasu nin venki la baron; donacu Vi benon al nia laboro, donacu Vi forton al nia fervoro, ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj nin tenu kuraĝaj.
  5. La verdan standardon tre alte ni tenos; ĝi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l' mondo nin benos, kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, kaj ili ekkrakos, kaj ili ekbruos kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero ekregos sur tero.
  6. Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj, antaŭen kun pacaj armiloj! Kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj ni ĉiuj de Di' estas filoj. Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro, kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro al frata la celo ni iru obstine. Antaŭen, senfine!

5. Ave, verum corpus, de W. A. Mozart (1756-1791)
    (esperantigis Jaroslav Mráz).
Korpo estu salutita, Filo de Maria Virgulin', en turmento alnajlita al kruco pro hominklin'. El la trunko trapikita sanga ondo elverŝis sin, estu krismo sanktigita por ni ĉe la vivofin'!

6. Panis angelicus, de César Franck (1822-1890)
    (esperantigis Jaroslav Mráz).
Pano anĝela jen - iĝas por hom' destin'. Pano ĉiela gvidas vivon al la fin'. Manĝo de Dio jen - iĝis la determin' por povra, povra, kaj por humila sklav', por povra, povra, kaj humila sklav'.

7. Largo el la Novmonda Simfonio, de Antonín Dvořák:
    (esperantigis Jiří Kořínek).
Granda Di', el ĉiel', volu vidi nin, via grac' kaj kompat' estas ja sen fin'. - Filojn de homa gent' gvidu el pere', estro Vi, de la mond' kaj de ĉiu kre'. - Migras laŭ via vol' suno sur ĉiel', fontas el via vol' vivo, am' kaj bel'. Granda Dio, fonto de l' am'! - En la mortohor' venu Di-konsol'! Sendu al ni vian gracon, al homaro donu pacon, mondon regu am'! - Ho, Sinjor', via nun venu reĝoland', kun justec' kaj la am', leĝoj de l' Savant'! Por patruj', por la hejm', por la tuthomar' iras nun nia pet' al la Di-altar'. Gardu nin, helpu nin kontraŭ la malbon', patro Vi, sur la alt' de l' ĉiela tron'! Granda Di'!

8. Ave Maria, de Franz Schubert (1797-1828)
    (esperantigis Miroslav Smyčka).
Saluton Maria, gracoplena, Sinjor' estu kun Vi. Di-benata Vi inter virinoj kaj benata estu la frukto de l' sin' via, Jesu'. Maria - Dipatrino, por ni pekaj petu, petu por ni, nun kaj en hor' de morto nia, en hor' de morto nia, saluton, Maria.

9. Pietà, Signore, de Alessandro Stradella (1645-1682)
    (esperantigis Jaroslav Mráz).
Sinjor', kompaton - al mi pentanta! Indulgu min! Se Vin atingos mia ĉi-preĝ' - estu indulga via rigor'! Malpli severe, afable ĉiam, turnu al mi vidon, Vi super min! - Ke mi neniam estu damnita al poreterna infera fajro de via rigor'! - Ho, Dio! Neniam esti damnita al fajr' eterna de via rigor'! - Sinjor´, kompaton, indulgon, ho al mi pentanta! Se Vin atingos mia ĉi-preĝo, mia ĉi-preĝ'. Malpli severe, afable ĉiam, turnu al mi vidon, Sinjor', al mi - Sinjor' al mi! - Sinjor´, kompaton - al mi pentanta! Indulgu min! Se Vin atingos mia ĉi-preĝ' - estu indulga via rigor'! Malpli severe, afable ĉiam, turnu al mi vidon, Vi super min! - Ke mi neniam estu damnita al poreterna infera fajro de via rigor'! - Ho, Dio! Neniam esti damnita al fajr' eterna de via rigor'!

10. Omaĝo de Dio el la Naturo, de Ludwig van Beethoven (1770-1827)
    (esperantigis Joaĥim Giessner).
La Eternulon ĉieloj honoras, vastiĝas ĉien lia nom'! La ter' Lin gloras, la mar' Lin adoras - jen Dia vort' - aŭskultu, hom'! Sennombrajn stelojn ĉiele Li kreis - movi-ĝas nia sun' far Li! Jen ĝi! Ĝi venas kaj lumas en helo - heroe ja - la lum' de Di'!